Moderna vivoSPORTOŜak-ŝoko por GorbaĉovEn novembro en la albana ĉefurbo Tirano okazis la finala monda ŝakluda matĉo por virinoj. La ĉinino Hou Jifan, aktuala ĉampiono, kaj la baratanino Koneru Humpy renkontiĝis dek fojojn dum la finalo. Finfine venkis la ĉina partoprenanto. La honora prezidanto de la ĉampionado, la iama sovetia prezidanto Miĥail Gorbaĉov, ĵus operaciita pro okulmalsano, enmanigis al Hou Jifan la pokalon kaj premion kun valoro de 200 000 eŭroj. Li esprimis sian bedaŭron, ke Rusio ne plu unuarangas en la sporto. Ĉeestis ankaŭ la prezidanto de la tutmonda ŝakluda federacio, la rusiano Kirsan Ilumĵinov. Bardhyl SELIMI
|