Moderna vivoANTARKTONeĝo-reĝojRekordon kreis du belgaj aventuristoj en Antarkto, kiam ili trairis en 74 tagoj pli ol 5000 km. Temis pri la plej longa ekspedicio neprovizita kaj nemotorizita en Antarkto: sledojn kaj tiel nomatajn neĝ-kajtojn ili uzis. Dixie Dansercoer [diksi dánserkur] kaj Sam Deltour [sam deltúr] intencis trairi 6000 km en 100 tagoj. Tamen komence de februaro, pro la alproksimiĝo de la vintro, ili ĉesigis la ekspedicion: la veturo ne sufiĉe stabilis por la kajtoj. La belgoj superis la rekordon de norvega esploristo, Rune Gjeldness, kiu en 2006 trairis 4804 km en 90 tagoj. Feliks NEVOS
|