LeterojKial Egiptio?Fake bonege verkita artikolo de Roberto Pigro sub la titolo Italio plurlingva: la deveno de la etruska (MONATO 2012/03, p. 20-21). Mi volus nur rimarkigi, ke la mumio de Zagrebo, envolvita en kotona bendo, kiu entenas ĉirkaŭ 1200 etruskajn vortojn, estis trovita en Egiptio. Mia demando: Kial egipta mumio estis envolvita en bendo, kiu estis surskribita nur per etruskaj ritaj tekstoj? Julius HAUSER Slovakio
|