EseoITALIOMizeriga petroloMizero kaj petrolo: kombino malebla, oni dirus, en epoko de altegaj petrolprezoj. Kombino tamen ebla en la suda Italio, en regiono kiu – per ambaŭ siaj nomoj (itale: Lucania kaj Basilicata) – apenaŭ estas konata internacie, kvankam estante pli granda ol landoj kiel Kipro aŭ Montenegro, kvankam flosante sur laŭdire la plej granda petrola kaj gasa vejno de la kontinenta Eŭropo. Kvazaŭ freŝa akvoLa loĝantoj de Val d'Agri – la valo, en kiu petrolo ie ŝprucas eĉ spontanee, kvazaŭ freŝa akvo – longe kredis je la promesoj de nedankema ŝtato, revante, ke Bazilikato fariĝos io simila al Araba Emirlando. „Sauda Lukanio” oni fojfoje nomas, ŝercante, tiun ĉi regionon, sed la homoj plu perlaboras la striktajn vivrimedojn pioĉante la teron kaj produktante fruktojn, olivojn kaj mielon, ne malsame ol en la pasintaj jarcentoj. La ununura diferenco estas, ke ili havas poŝtelefonon en la poŝo kaj ciferecan televidon en la hejmo. Pinto kaj kalkanumoNi troviĝas inter la pinto kaj la kalkanumo de la tiel nomata boto (la formo de Italio sur geografia mapo). La homoj seniluziiĝis, kaj jam malpleniĝis la vilaĝoj. La promesoj ne estas plenumitaj, kaj tiu ĉi regiono estas laca pro atendado. La junuloj postulas estontecon kaj certecon, kaj, ĉiam pli ofte, devas serĉi ilin aliloke, en la riĉa Nordo ekzemple, aŭ eĉ eksterlande, adiaŭante la domojn kaj la vilaĝojn, kiuj eble neniam fariĝos metropoloj. La kialo? Certe ne la kvalito de la petrolo, kiu estas tre alta. Val d'Agri havas 47 putojn, kiuj gardas 465 milionojn da bareloj, el kiuj nur 11 milionoj estas ekstraktitaj dum la lastaj 15-16 jaroj. Laŭ la nuna valoro (90-100 dolaroj por barelo), tio estas trezoro de preskaŭ 50 miliardoj da dolaroj. Sed ne ĉio brilanta estas diamanto, oni asertas, kaj tio aparte validas en la kazo de Bazilikato. La iama ŝtata kompanio ENI (akirita de la rusa Gazprom en 2007) destinas al la regiono tantiemojn inter la plej malaltaj de la mondo: nur 7 %, kaj eĉ nur 4 % en la okazoj, en kiuj la petrolo estas ekspluatata surmare. Estas bagatelo, se oni konsideras, ke jam en 1957 la fondinto de ENI, Enrico Mattei, konsideris ofenda la 15 %, kiujn la tiel nomataj „Sep fratinoj” (la sep grandaj petrolkompanioj, kiuj tiam regis la merkaton) destinis al la produktantaj landoj, parolante pri „rememoraĵoj imperiismaj kaj koloniismaj”, kaj ke en Venezuelo, Bolivio kaj Ekvadoro la kontraktoj estas nuntempe retraktataj por porti la tantiemojn al pli ol 50 %. Mankas gasoduktojPli avantaĝaj ŝajnas la akordoj inter la regiono Bazilikato kaj la kompanioj Total, Esso kaj Shell rilate la vejnojn de Tempa Rossa. Ili interalie devas havigi al la regiono novigan sistemon por la kontrolado de la medio kaj senpagan provizadon al la regiona energia kompanio de la tuta ekstraktata naturgaso (minimume 750 milionoj da metroj kubaj), kun sekva rabato (almenaŭ dekprocenta) por la lokuloj (ne multaj) jam konektitaj al la gasa reto. Malmultekosta gaso ja haveblas, sed kien ĝi iru, se mankas gasoduktoj? Tio estas nur unu el la multaj paradoksoj de tiu ĉi cetere alloga regiono, kisata de la maro kaj de la suno (en la urbeto Maratea estas eĉ granda statuo de Kristo sur la maro, simila al la brazila), sed ankoraŭ ne de la bonŝanco. Eble kulpas la regiono nur pro tio, ke ĝi troviĝas en Italio, kiu investis eĉ ne unu cendon en infrastrukturoj, kiu ne kreis la premisojn por la ensorbo de la lokaj laborantoj, kiu rifuzas konsenti favoran krediton al la entreprenistoj, kaj italaj kaj fremdaj, kiuj volus investi en suda Italio. Stranga paradoksoLa prezo de la benzino, pro iu stranga paradokso, ne malkreskis, kaj la homoj daŭre elmigras, kiel en la vilaĝo Grumento Nova, kiu en la lastaj 15 jaroj perdis kvaronon de siaj 2500 loĝantoj, dum el la tuta Bazilikato (570 000 loĝantoj entute) malproksimiĝas de la „petrolejo” 4000 uloj ĉiujare. Roberto PIGRO
|