LeterojFervoja jubileoHieraŭ venis al mi la aprila numero kun interesa enhavo. Bonŝanca koincido estas, ke vi aperigis la artikolon pri la fervoja pasinteco de mia lando (MONATO 2012/04, p. 18-19) ĝuste nun, ĉar la fervoja trafiko en Finnlando (tiam aŭtonoma parto de Rusa Imperio) komenciĝis la 17an de marto 1862, kaj nun estas festata la 150a jubileo. Raita PYHÄLÄ Finnlando
|