PolitikoDIPLOMATIOPlifortigi grupan identeconRenkontiĝis komence de majo tri el la kvar prezidantoj de ŝtatoj de la Visegrada Grupo. La ĉeĥa prezidanto Václav Klaus, la pola prezidanto Bronisław Komorowski kaj la slovaka prezidanto Ivan Gašparovič kunvenis en norda Slovakio por plifortigi grupan identecon, ankaŭ turismon. Samtempe ili diskutis la starpunktojn de siaj landoj antaŭ la kunveno de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo en Ĉikago. Ne ĉeestis la pintorenkontiĝon la novelektita prezidanto de Hungario János Áder, ĉar li ankoraŭ ne enposteniĝis. Julius HAUSER
|