Poezio
Anders Behring Breivik
En propra sango ili dronis geknaboj de junaĝo por nur kontentigi la fanatikismon kiu ĝermis en la putrigita penso de apartigo malhumana. Nur vi pravas, vi zeloto, sed kredu, nur en dimensio kiun vi kapablis krei. En socio ni havas regulojn, konvenciojn kaj demokratajn interkonsentojn de la homoj. Vi rebatis nin al tempo kiam superhomoj pravis kaj la tuta monda sufero estis ŝoko al homaro. Sed vi batalis en via marĉo. Jakvo SCHRAM
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Jakvo Schram el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07
|
|