Moderna vivoUNESKOProtekti kaj edukiKomence de junio oficiale vizitis Slovakion Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Ŝi renkontis la prezidanton de Slovakio kaj la ministrojn pri eksterlandaj aferoj kaj pri edukado, kiuj subtenas la aktivaĵojn kaj agadon de Unesko. Dum la vizito Slovakio decidis kontribui 10 000 eŭrojn por protekti kulturajn heredaĵojn dum armitaj konfliktoj, eventuale ilin poste rekonstruigi. Dum la traktadoj leviĝis i.a. la temo de la romaa edukado, kiun Slovakio subtenas kadre de Unesko. La ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke Slovakio nun esploras la eblon establi katedron (aŭ centron) de Unesko por inkluziva edukado de romaaj infanoj. Julius HAUSER
|