Moderna vivoALTLERNEJOJKvalito kaj kvantoRifuzita estas nova altlernejo pri filmkreado en Slovakio. La kialo: jam abundas altlernejoj. Slovakio kun 5 milionoj da loĝantoj havas 39 altlernejojn, kreitajn plejparte inter 2002 kaj 2006. La ministro pri edukado, Dušan Čaplovič [duŝan ĉaploviĉ], haltigis la altlernejan programon, dum spertuloj ellaboras raporton pri la plej taŭga lerneja sistemo por Slovakio. Čaplovič volas altigi la nivelon de la altlernejoj, limigante la nombron de studfakoj. La problemo kuŝas en tio, ke altlernejoj ne spegulas la labormerkaton. Ili produktas senbezone multe da finlernintoj, kiuj ne trovas postenojn. En 1990 Slovakio havis 62 000 studentojn, en 2010 proksimume 217 000. Popularas sciencoj, ekonomiko kaj sociallaboro. Julius HAUSER
|