PolitikoALBANIOFinfine elektitaEnpostenigita estas la sesa postkomunisma prezidanto de Albanio. Bujar Nishani, ministro pri internaj aferoj, akiris pli ol duonon de la voĉoj. Nishani estis iom surpriza kandidato, elektita post pluraj provoj trovi taŭgan reprezentanton. Se oni ne estus sukcesinta interkonsenti pri prezidanto, Albanio alfrontus ĝeneralajn balotojn. La nova prezidanto naskiĝis en 1966, finstudis en militista akademio kaj laboris en Usono kaj aliaj landoj. Li fariĝis parlamentano en 2005. Bardhyl SELIMI
|