LeterojTubero sub la teroLa artikolon pri topinamburo de Julius Hauser (MONATO 2012/04, p.20) mi trovis tre interesa. Mi ŝatas ĉiujn plantojn, prefere sovaĝajn kaj manĝeblajn, sed mi ne sciis ke topinamburo estas tiel sano-profitiga. La lastan jaron amikino donis al mi maljunajn, malbelajn, ŝrumpajn etajn tuberojn, kiujn mi plantis. La plantoj kreskis ĝis preskaŭ 3 m alte, sed ili havis neniun floron. Mi estis kompreneble ege surprizita, kiam mi volis transloki ilin kaj entere mi trovis tuberojn inter kiuj kelkaj pezis ĝis pli ol 300 g! Emmanuelle PARIS Francio
|