Moderna vivoSLOVAKIOLernejo baza, salajro bazaFermitaj restis ĉiuj slovakaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj la 13an de septembro 2012. La kialo: instruistoj strikis por altigi siajn salajrojn. La meza monata salajro en Slovakio sumiĝas je 889 €, sed tiu de instruisto ĉe elementa lernejo nur 652 € (-27 %), ĉe mezlernejo 682 € (-23 %). Kompare, en Ĉeĥio la meza salajro de bazlerneja instruisto sumiĝas je 914 €, de mezlerneja instruisto je 982 €. Enketo montras, ke veldistoj, masonistoj, frizistoj, domfarbistoj ktp perlaboras multe pli ol altlerneje edukitaj instruistoj. Ekzemple, meza salajro de veldisto sumiĝas je 777 €, de masonisto je 759 €, de frizisto je 699 €. Julius HAUSER
|