MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Versaĵoj elverŝitaj

La modesta libreto de versaĵoj – Esperanta versado – alvenas aranĝite kvazaŭ lernolibro: „Kiel fabriki poemon”. Nome la poemoj estas ordigitaj laŭ la versformoj. Jen, laŭ la recenzanto, iomete stranga prezentado. Entute, la formo kaj la rimstrukturo de la poeziaĵoj laŭŝajne estis por la aŭtoro pli gravaj ol la enhavoj. Jen tipa ekzemplo.

Kato

Ĝi alvenis de sur strato
kaj fariĝis protektato
eĉ amato de edzino

Ŝi nun zorgas nur pri kato
Li rigardas katon rato
kaj restadas en kantino

Unua kritiko – ĉiuj verkoj de la aŭtoro estas sen iu ajn interpunkcio. Tio vere ne ĉiam tre helpas.

Dua kritiko – la lingvaĵo ne estas ĉiam tuj komprenebla. Ekzemple supre la frazo: „Li rigardas katon rato”. Kutima kun la verbo „rigardi” estas la uzado de „kiel” plus akuzativo. Alivorte: „Li rigardis katon kiel raton”. Sed „rigardi katon rato” iel stumbligas la leganton.

La tria kritiko rilatas la enhavon. Se „Li” ne plu estus la ĉefpersono hejme, evidente „Li” diboĉus en drinkejo kaj ne simple restadus en kantino. Kaj entute, kio estu kantino? Hodiaŭ plej ofte jen speco de manĝejo en uzino, ktp. Do jen tre lama fino.

La evidenta problemo por la aŭtoro estis trovi taŭgan rimon por „edzino”. La nuna rezulto impresas tre konstruita kaj la enhavo laŭe suferas. Do ŝajnas, ke la poemeto tre bondirekte komenciĝis, sed finiĝas iel fuŝe. Do ni iomete reverku la duan strofon de la poemeto kaj aldonu iom da interpunkcio por plibonigi la legeblon.

Kato la dua

Ĝi alvenis de sur strato
kaj fariĝis protektato,
eĉ amato de l' edzin'.

Ŝi nun zorgas nur pri kato.
Li ĝin, tamen, taksas rato
kaj fuĝemas al kazin'!

La poemo ankaŭ en tiu ĉi modifita formo plu restas pli rimaĵo, ol mondskua poeziaĵo, sed la recenzanto, kontraste al la aŭtoro, ne celis publikigi poemaron. Multaj el la poemoj en la kolekto estas „videble” mulditaj al la celata versformo iugrade koste de la enhavo. La lerto de poeto konsistas el ĝuste la malo. La leganto ne rimarku la malfacilecon de lia metio.

Plia kritiko trafu alian stilaĵon de la aŭtoro. Tre ofte li ripetas specifan linion du aŭ tri fojojn, do po unu fojon en ĉiu strofo de la poemo. La recenzanto konkludis, ke la aŭtoro volis iel ŝpari – kvazaŭ ĉiu plene nove elpensita linio kostus monon kaj ripetado de jama linio estus iel pli malmultekosta. Jen ekzemplo:

Madono

Mi ŝin trovis sanktbildeto
tre simila al Madon'
Dibenata silueto
ekflorinta el burĝon'

Atendita amstafeto
kun lilio sur blazon'
Mi ŝin trovis sanktbildeto
tre simila al Madon'

Sekretiĝas alfabeto
de la amo sub glorkron'
Malfacile por poeto
ĝin akiri al dispon'
Mi ŝin trovis sanktbildeto
tre simila al Madon'

Kvin el la poemoj ricevis premion kaj oni atentigas pri tio rekte sub la premiitaĵo. Tio estas des pli bona, ĉar, tute honeste, aliokaze la recenzanto el propra mensa forto tute ne kapablus ekkoni la specialan premiindan kvaliton de la respektiva verketo. La recenzanto por si, tute private, eĉ konkludis, ke en la poeziaj konkursoj de Esperantujo ne troviĝas multe da talentuloj, se jen jam la pintaj rezultoj.

Evidente, en poemaro ne ĉiu poemo povos esti vera geniaĵo. Sed normalokaze en tia kolekto troviĝas almenaŭ unu poemo, kiu kvazaŭ ŝtormblove balaas onin rekte el onia brakseĝo. En tiu ĉi libreto la recenzanto plu serĉadas pri ĝi.

PEJNO Simono
Jaroslav Krolupper: Esperanta versado. Originalaĵo. Eld. KAVA-PECH, Dobrichovice, 2011. 54 pagoj, glubroŝuritaj. ISBN: 978-80-87169-22-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28