EseoSOCIOUnueco, ne diskriminacioĈi-jare, vojaĝante en Lagoso, la plej popolamasa urbo niĝeria, mi aŭdis viron demandi pri sidloko, kaj ĉu li povos ĝin okupi. Virino, kiu sidis proksime al mi, respondis en la joruba, mia gepatra lingvo: „Tie ne eksidu. La loko apartenas al haŭsa sinjoro.” Ŝi pravis. La loko ja apartenis al alia homo, sed ne plaĉis al mi, kiel respondis mia samtribanino. Ŝi estus dirinta prefere, ke la loko apartenas al sinjoro – iu ajn sinjoro –. Tiel ĝuste, ĉar la sinjoro estis al ŝi nekonata. KomercasIam ĉina fraŭlino kaj mi vizitis Guangzhou, prosperan sudan urbon ĉinan, kie nun loĝas kaj komercas miloj da afrikanoj kaj mez-azianoj. La ĉinino demandis: „Ĉu vi feliĉas kaj sentas vin hejme, vizitante lokon, kie troviĝas homoj kun via haŭtkoloro?” Mi respondis: „Mi feliĉas kaj sentas min hejme, kiam oni ne parolas pri haŭtkoloro kaj nacieco por montri diferencojn inter homoj.” Iam junulo diris al mi, vidinte, ke usona blankulo kaj mi survoje renkontiĝis kaj babilis: „Surprizas min, ke vi, afrikano, povas amikiĝi kun blankulo.” Mi ne memoras mian precizan respondon, sed mi klarigis, ke, por iuj, haŭtkoloroj ne baras interhomajn rilatojn. PriskribasPriskribi homon per lando, haŭtkoloro, alteco, nacieco ktp tute normalas, depende de la situacio, ekzemple kiam temas pri krimo. Sed en nia mondo oni tro maljuste tiel priskribas por indiki neapartenecon. La lagosa samtribanino mia (eble kristanino) el la sudo de mia lando eble tiel parolis, ĉar la sinjoro (eble islamano) venis el la nordo. Inter ili mankis unueco. Se la sidloko apartenus al samtribano, ŝi estus dirinta simple, ke la loko jam estas prenita, ne menciante la naciecon de la okupanto. En nia mondo ni lernu festi niajn diversecojn. Ni aŭskultu unu la aliajn kun granda intereso, ĝuante rakontojn pri niaj mirindaj malsamecoj. Ni vidu niajn diversecojn kiel benojn, kiel kialojn por interesplori, ne por indiki, ke ni ne apartenas unu al la alia. G. O. ÒSHÓ-DAVIES
|