Moderna vivoASTRONOMIOJunaj stelulojSukceson rikoltis junaj slovakoj ĉe astronomia olimpiado en Brazilo. Kvin gimnazianoj gajnis du orajn kaj unu arĝentan medalojn. Okazas ĉiujare Internacia Olimpiado pri Astronomio kaj Astrofiziko. En Brazilo partoprenis 135 gimnazianoj el 27 landoj. Ili devis solvi teoriajn kaj praktikajn astronomiajn problemojn. La ideo pri internacia astronomia olimpiado ekestis inter reprezentantoj de Tajlando, Indonezio, Irano, Ĉinio kaj Pollando. La unua olimpiado okazis en Tajlando en 2007, la venonta okazos en Grekio. Julius HAUSER
|