Moderna vivoBELETROPremion enblovas ventoGajnis prestiĝan beletran premion albandevena italo. Carmine Abate, naskita en 1954, gajnis la premion Campiella pro sia romano La colline del vento (La monteto de la vento), kiu akiris 98 el 273 voĉoj. Abate pritraktas sociajn temojn, inkluzive de rasismo. En la premiita romano familio el Kalabrio frontas al diversaj suferaĵoj, sed fine, pro sia ekzemplo, esperigas aliajn homojn. Bardhyl SELIMI
|