PolitikoDIPLOMATIOPer la kapo malsuprenFruoktobre vizitis Grekion la albana ministro pri eksteraj aferoj, Edmond Panariti. En gazetara konferenco Panariti konstatis, ke la kapo de la aglo sur la albanaj flagoj aperas malsupre. Silentis la ministro, sed male albanaj ĵurnalistoj kaj anoj de opoziciaj partioj. Ili taksis la eraron provoko flanke de grekoj por maldignigi albanojn, kiuj volas, ke Grekio agnosku la t.n. Ĉamerio-aferon. Temas pri teritorioj apud la landlimo, el kiuj post la dua mondmilito albanoj estis dekmilope elpelitaj. La sekvan tagon pardonpetis la greka ministro pri eksteraj aferoj, Dimitris Avramopolus. „Tiu ĉi incidento ne estu ekspluatata de politikaj ekstremistoj. Inter ambaŭ landoj floras amikeco kaj kunlaboro”, opiniis la ministro. Bardhyl SELIMI
|