Moderna vivoSPORTOPaca maratonoLa kenjano Lawrence Kimwetich Kimaiyo venkis en la 89a internacia pac-maratono en la orient-slovaka metropolo Košice [kóŝice] (ĉ. 400 km for de la ĉefurbo Bratislavo). Li venkis kun rekorda tempo: 2:07:01. Inter la virinoj venkis lia samlandanino Wanjiku Mugo Hellen ankaŭ kun rekorda tempo: 2:29:59. La maratono (ankaŭ duonmaratono, minimaratono kaj konkursoj por handikapuloj) okazas ĉiam la unuan dimanĉon en oktobro. Ĝi estas la dua plej malnova maratono en la moderna mondo: la unua okazis en Bostono, Usono. Pli ol 800 urboj en la mondo okazigas ĉiujaran maratonon. La plej grandan organizas Bostono. Sekvas Novjorko kaj Londono. Julius HAUSER
|