Moderna vivoAŬSTRIODe praavo al artoIama insekticido-fabriko en Vieno fariĝis „fabriko” por artistoj. Ĝin posedas la arkitekto Peter Zacherl [caĥerl], kies praavo konstruis la fabrikon en la 19a jarcento. En Tbiliso, la nuna ĉefurbo de Kartvelio, Johann Zacherl rimarkis, ke tie oni protektas vestaĵojn kaj tapiŝojn kontraŭ insektoj per piretro-pulvoro. Temas pri insekticido ricevita el floroj de tanaceto-specioj. ZacherlinEkde 1870 li enportis tiun pulvoron al Vieno, enboteligis kaj vendis ĝin en la tuta Eŭropo. La marko estis Zacherlin. Post la unua mondmilito la insekticido ne bone vendiĝis. Ĉesis la produktado kaj fermiĝis la fabriko. La okulfrapa konstruaĵo travivis la duan mondmiliton sen grandaj damaĝoj. Ĝi uziĝas nun kiel loĝdomo kaj laborejo por Peter Zacherl. Cetere la granda halo funkcias kiel koncertejo aŭ laborejo kaj ekspoziciejo por artistoj. Walter KLAG
|