MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Spegula mondo

Luigi Malerba (1927-2008) estis elstara itala verkisto, plej konata precipe pro siaj filmscenaroj, sed ankaŭ pro siaj noveloj, historiaj romanoj, infanlibroj k.a. Kun miro mi rimarkas, ke la itala Vikipedio inkluzivas lian libreton La pensemaj kokinoj (unuafoje eldonitan en 1980) en la liston de porinfanaj libroj, sed mi konsideras tion eraro. Entute, la rakontaro de Malerba ŝajnas humura mozaika spegularo de la tuta homa vivo, do ĝi spegulas i.a. ankaŭ infanecan naivecon, ĉar tiu estas unu el la aspektoj de nia vivo. Ni ja povas amuzi niajn infanojn, legante al ili kelkajn el la rakontetoj, sed la plej multaj taŭgas nur por plenkreskaj legantoj, laŭ mi.

Unueca

La rakontetoj, kiuj konsistigas la libreton La pensemaj kokinoj, estas etaj ŝercoj aŭ fabloj, kun aŭ sen evidenta moralinstrua finaĵo. Kvankam ĉiu rakonteto legeblas aparte, sendepende de la resto, la libreto ja estas unueca laŭ strukturo kaj ĝenerala stilo. La komikeco rezultas plej ofte el la karakteroj de la protagonistoj, ĉar la bunta galerio de kokinoj estas kolekto de karikaturaj psikologiaj portretoj pri diversaj homaj tipoj. Kiam la rilatoj inter la priskribitaj kokinoj kaj la ĉirkaŭa kokinejo malekvilibriĝas, la komikeco realiĝas pere de ridindaj situacioj.

Ofte la humuro de Malerba iĝas iel malica kaj satira. Tiam ĝi celas ĉu apartajn kokinajn karakterojn, ĉu la tutan kokinejon (tiamaniere spegulante ĉu la homajn karakterojn, ĉu la homan socion). La anguloj, kien la aŭtoro metas siajn spegulojn, varias: kelkfoje la spegulpeco situas en la okuloj de la protagonista kokino, rigardanta la kokinejon, alifoje ĝi troviĝas en la okuloj de la kokinejo, rigardanta la koncernan kokinon, alifoje la kokino (aŭ la tuta kokinejo) rigardas la homan socion, alifoje tute inverse okazas, kaj finfine ofte aperas amuza ambigueco kaŭze de pluraj spegulpecoj, funkciantaj kune, el diversaj anguloj.

Cetere, la spegulpecojn de Malerba oni povus klasifiki en plurajn kategoriojn laŭ diversaj kriterioj: ili estas pligrandigaj aŭ malpligrandigaj, rektaj aŭ inversigaj aŭ ridigaj ktp. Laŭ la vidpunktoj de la legantoj, diversaj kokinoj en la libreto povas esti amindaj aŭ abomenindaj, ridindaj aŭ kompatindaj, kelkfoje eĉ admirindaj, samkiel la homaj personecoj en la reala vivo. Tiele nia empatio aŭ manko de empatio varias ambigue, dum ni ofte vidas niajn proprajn difektojn aŭ malfortecojn en la kokina mondo.

Ekzemploj

Jen ekzemplo de kokino, kiu rigardas sin en la spegulo de sia propra sonĝo, en rakonteto 64:

Manĝavida kokino manĝis tro da ŝtonetoj kaj sentis peza sian stomakon. La postan nokton ŝi sonĝis, ke ŝi estas kokino. Tiu sonĝo tiom malagrablis al ŝi, ke frumatene ŝi iris al la arbareto kaj de tiam oni neniam revidis ŝin. [Nu, kiu el ni ne malkontentas kelkfoje pro la limoj de la homa identeco.]

Jen ekzemplo de tipa Bovary-eca karaktero en rakonteto 82:

Nekontentigita kokino estis spektinta „Sinjorino Bovary”-n per televido kaj sentis sin malfeliĉega vivi en mizera provinca kokinejo. Ŝi revis iri al Romo. Kaj jen kio okazis al ŝi, kiam ŝi ja alvenis al Romo: La postan tagon, ĝi estis ekspoziciata, sen plumoj kaj kapo malsupren, en la montrofenestro de granda magazeno. [Jen kiel Malerba resumas la faman romanon de Flaubert per seplinia ŝerco. Se oni konsideras romanon spegulo de la vivo, jen ĉi tie Malerba prezentas al ni spegulon de la spegulo.]

Jen brile trafa satira politika ŝerco en rakonteto 112:

Sicilia kokino decidis aliĝi al Mafio. Ŝi vizitis mafian ministron por havi rekomendon, sed ĉi tiu diris, ke Mafio ne ekzistas. Ŝi iris al mafia juĝisto, sed ankaŭ li diris, ke Mafio ne ekzistas. Ŝi fine vizitis mafian urbestron, kiu same diris, ke Mafio ne ekzistas. La kokino reiris la kokinejon kaj al la kompaninoj, kiuj demandis ŝin, ŝi respondis, ke Mafio ne ekzistas. Tiel ĉiuj kokinoj opiniis, ke ŝi iĝis mafianino, kaj ege timis ŝin. [Tie kaj la karakteroj kaj la cirkonstancoj estas komikaj.]

Jen satiro pri la tre pedantaj sciencistoj en rakonteto 90:

Aristotela kokino decidis studi la katon laŭ scienca vidpunkto. Ŝi priatentis la voston, la krurojn, la ungegojn, la orelojn, la nazon, la vilon, sed ŝi embarasiĝis, kiam ŝi provis klarigi, al kio utilas la lipharoj. „Ili utilas al plibeligo”, diris alia kokino, nearistotela. „Beleco ne estas scienca koncepto”, rebatis la aristotela kokino, kaj ŝi eksaltis sur la katon por forŝiri ĝiajn lipharojn. La kato unuglute forŝiris ŝian kreston, kiu utilas al nenio, laŭ scienca vidpunkto. [Mi notu, ke ĉi tie krom la karaktera kaj la situacia formoj de komiko, aperas ankaŭ la komikeco kaŭzita de lingvaĵo. La filozofeca parolmaniero de la aristotela kokino estas ridinda, ĉar ĝi malkongruas kun ŝiaj mensaj limoj.]

Tre interesa kaj ambigua ŝajnas al mi la rakonteto 54:

Filozofa kokino rigardis ŝtonon kaj diris: „Kiu povas diri al mi, ĉu tio estas ŝtono?” Kaj ŝi rigardis arbon kaj diris: „Kiu povas diri al mi, ĉu tio estas arbo?” – „Mi tion povas diri”, respondis ordinara kokino. La filozofa kokino ĵetis kompatan rigardon kaj demandis: „Kiu vi estas por pretendi doni respondon al miaj demandoj?” La ordinara kokino maltrankvile konsideris ŝin kaj respondis: „Mi? Mi estas kokino.” Kaj la alia: „Kiu povas diri al mi, ĉu vi estas kokino?” Post kelka tempo la filozofa kokino troviĝis tre izolita. [Tiu rakonteto pensigas min pri la famaj (kaj amuzegaj!) paradoksoj, kreitaj de Zenono el Elea en la 5a jarcento a.K. Tiu greka antaŭ-sokrata filozofo havis aparte ĉarman pensmanieron, kiu por la nuna leganto ŝajnas iel infaneca, tamen ĝi daŭre ege defie ekscitas nian menson. Cetere, min tre amuzis la konkludo de la supra rakonteto. Pensemuloj ofte troviĝas izolitaj ankaŭ en la homa socio, precipe kiam iliaj demandoj estas tro abstraktaj kaj maltrankviligaj. Kaj kio povas esti pli maltrankviliga ol la sento, ke nia racio estas tiom limigita kaj maltaŭga por kompreni la grandajn enigmojn de la universo.]

Preferata kokino

Mia preferata kokino estas la tiel nomata „bonviva kokino” el la rakonteto 63:

Bonviva kokino kutimis kanti iam ajn sen priatenti, ĉu ŝi ovon ellasis aŭ ne. La mastrino alkuris la kokinejon, ne trovis ovon kaj furioza foriris. „Kial vi kantas?” demandis ŝiaj kompaninoj. „Mi kantas, ĉar mi estas feliĉa”, respondis la bonviva kokino. Ŝiaj kompaninoj ne komprenis; ili opiniis, ke ŝi freneziĝas. Sed tamen ŝi provis klarigi, ke ne freneza sed feliĉa estas ŝi kaj diris: „Ĉu mi malbonfaras estante feliĉa?” [Miaopinie, ne nur bonviva, sed ankaŭ saĝa kaj imitinda estas tiu brava kokino. Mi rememoros ŝin kun plej granda respekto.]

Manjo Austin

Mi parolu nun pri la plej tikla ero en la libreto, la rakonteto 108. Jen ĝi:

Kokino de la Centra Oficejo volis studi la verkaron de William Auld, sed ĉiufoje ŝi kapdoloris. Ŝi provis la verkaron de Kaloĉajo, sed ankaŭ ĝi kapdoloris ŝin. Ŝi plue provis la verkarojn de Lorjak, de Kris Long, de Kamaĉo, de Ŝtimec, de Manuel de Seabra, sed pli kaj pli malboniĝis al ŝi. Iun tagon, ŝi hazarde malfermis libron de Manjo Austin kaj legis plurajn paĝojn sen ricevi plej malgrandan kapdoloron. Ekde tiu tago ŝi decidis, ke ŝia preferata verkisto estas Manjo Austin.

Konsterna rakonteto, ĉu ne? Neniu piednoto mencias la fakton, ke ĉi-foje temas ne pri normala traduko, sed pri adapto de la originala rakonteto. Mi fariĝis tre scivola pri la originala versio kaj sukcesis trovi personon, kiu kundividis mian intereson kaj respondis al kelkaj miaj demandoj koncerne la italan eldonon. Tiu estas Carlo Minnaja, kiu faris por mi laŭvortan tradukon de la rakonteto 108. Jen ĝi:

Iam kokino de Vibo Valentia volis studi la filozofion de Wittgenstein, sed ĉiufoje ŝi ekhavis grandan kapdoloron. Ŝi provis kun Whitehead, sed ankaŭ kun li ŝi ekhavis kapdoloron. Ŝi provis plue kun Weiss, kun Wolff, kun Walel, kun Windt, sed estis eĉ pli malbone. Iun tagon ŝi hazarde malfermis libron de Wodehouse kaj legis kelkajn paĝojn sen eĉ minimuma doloro. Ekde tiu tago ŝi decidis, ke ŝia preferata filozofo estas Wodehouse.

Vibo Valentia estas sud-itala ne tro konata urbeto. Ĉu Ĵak Le Puil, anstataŭigante ĝin per la Centra Oficejo, celis ironii la centrisman karakteron de UEA? Wodehouse estas ne filozofo, sed brita humuristo, kiu verkis i.a. la humuran romanon Amo inter la kokidoj. Laŭ mia kompreno, Malerba intencis diri, ke la verkoj de Wodehouse estas tiom profundaj, ke oni ja povas kompari ilin kun filozofiaj libroj, tamen tiom klaraj kaj agrablaj, ke eĉ tre simpla leganto povas ĝui ilin senpene. (Cetere, tia priskribo validas ankaŭ pri tiu ĉi verko de Malerba.)

Krom tio, la afabla s-ro Minnaja (kiun mi tre dankas) donis al mi amason da informoj pri la unua itala eldono (ekzistas du italaj eldonoj) kaj ege valorajn informojn pri la rilatoj inter Malerba kaj la afero Esperanto. Mi kunmetos sube citaĵojn el la personaj retmesaĝoj de Carlo Minnaja, kun lia permeso: „Malerba estis amiko de esperantistoj kaj de la grupo de Parma.” „Li interesiĝis ĝenerale pri lingvostrukturoj kaj lingvokonstruado. Li mem verkis/adaptis lingvaĵon por kanzonoj el fonto de nord-itala dialektaro.” „Luigi Malerba verkis unuaktaĵon Babelo (pri lingvokonstruado), kiu, tradukite de Guglielmo Capacchi, kun la permeso de la aŭtoro, kaj reviziite de Giorgio Silfer, aperis en Literatura Foiro, junio/aŭgusto 1971.”

Mi ĝojus, se iu vikipediisto legus la ĉi-suprajn informojn kaj aldonus ilin al sia estonta vikipedia artikolo pri Malerba.

Mi opinias, ke La pensemaj kokinoj estas ĉarma libreto, bele tradukita, kiu meritus ankoraŭ unu eldonon, riĉigotan per eta enkonduko pri la aŭtoro, bazaj indikoj pri la itala eldono, kiun la tradukinto uzis, kaj tre necesaj piednotoj pri la originala teksto en lokoj, kie la tradukinto malproksimiĝis de la originalo.

Luiza CAROL
Luigi Malerba: La pensemaj kokinoj. Tr. Ĵak Le Puil. Eld. La Kancerkliniko, Thaumiers, 2012. 19 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luiza Carol el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07