LeterojNefermita leteroEstimata prezidanto de Usono, Permesu al mi, kvankam iom triste, prezenti min al vi kiel unu el la milionoj da viktimoj de la politiko de via lando. Tamen, kiam oni elektis vin en 2008, mi neeviteble ploris. Mi ploris ne pro tio, ke oni povis atendi pro vi pli bonan esperon, ĉar oni scias, ke Usonon ne regas la prezidanto, nek ĝia Kongreso, nek la popolo, nek la publikaj komunikiloj, eĉ ne la judoj, sed Mamono, la dio de la mono. Mi ja ploris, ĉar la usona popolo ĉi- kaj unua-foje elektis prezidanton, kiu ne apartenas al la mastro-raso de via lando, personon, kiu devenas el Afriko, la unua hejmo de la homaro. Tio ja donis ali-specan esperon. Ho Usono, oni ja aprezas, ke vi estas forta, eĉ fortega, tamen tio ne sufiĉas, se vi ne estas ankaŭ bona! Tiam tiuj multaj pacamantaj homoj, ĉu viaj viktimoj aŭ ne, ŝatos ŝanĝi sian antipation al simpatio. Kiel unuelo, mi deziras por vi kaj via familio ĉion bonan, ankaŭ por la usona popolo pli bonajn rilatojn kun la cetera mondo. Hussain Mohammed AL-AMILY Britio-Irako
|