Moderna vivoKATALUNIOBiletoj bongustajTeatro en Katalunio evitas la plialtigon de aldonvalora imposto (AVI), vendante karotojn kun enirbiletoj. Kiam la aldonvalora imposto en Hispanio kreskis de 8 % ĝis 21 %, la teatro de la urbo Bescanó [beskanó], en Katalunio, laŭ originala maniero protestis. Respondeculoj decidis ne plu vendi enirbiletojn sed karotojn. La imposto kuŝas ĉe 4 % rilate karotojn. Do kun ĉiu karoto vendita oni ricevas donace teatran enirbileton. ElĉerpitajSubtenas la ruzon la magistrato de Bescanó kaj la publiko. Tial la organizantoj devis pendigi afiŝojn „karotoj elĉerpitaj” por la teatraĵo „Les suicidàries” (La sinmortigantinoj) de la ĝirona trupo PocaCosa Teatre. La direktoro de la trupo, Quim Marcé [kim marsé], diris: „Ni elektis karoton por memorigi tiun tipan bildon de azeno, bastono kaj karoto, kaj tiel fari alegorion pri la plialtigo de AVI.” Karotoj bonas kiel fonto de vitaminoj kaj laŭdire ankaŭ por vidkapablo. Kelkaj spektantoj de la teatro de Bescanó formanĝis do siajn „enirbiletojn”. Ferriòl MACIP
|