Moderna vivoBUTIKUMADOMonujoj, adiaŭ!La reta transpaga sistemo PayPal prognozas, ke jam en 2016 ledaj monujoj en Britio estos plejparte afero de la pasinteco por butikumantoj. Tiam al butikumantoj eblos pagi per poŝtelefono kiel elektronika mono anstataŭ per la kutimaj monbiletoj, bankĉekoj aŭ bankkartoj. Tiel poŝtelefono fariĝos kvazaŭ cifereca monujo (kiel jam en pluraj afrikaj landoj). MendadoLa cirkulado de monbiletoj ne ĉesos, sed poŝtelefonoj aŭ similaj rimedoj fariĝos populara maniero por pagi en butikoj aŭ post interreta mendado. Vendejoj adoptintaj la novan sistemon ebligos al butikumantoj rapidan servon sen bezono enviciĝi antaŭ kaso. Komizoj portos porteblajn skanilojn por legi strikodon, kiuj poste interŝanĝos informojn kun la poŝtelefono de la butikumanto pere de sekura kodo. Tiel ne necesos doni detalojn pri kreditkarto aŭ bankkonto. Lenio MAROBIN
|