Moderna vivoAŬSTRIOĈefstacidomo por ĉefurboEkde decembro 2012 Vieno havas novan ĉefan stacidomon. Funkcias jam kvin trakoj; ekde 2014 funkcios 12. Jam nun trajna pasaĝero ĝuas avantaĝojn. Tiu ne plu devas alveturi la iaman sudan stacidomon, iri kelkcent metrojn kaj atendi en la apuda orienta stacidomo. Eblas nun trajnŝanĝi ĉe la sama kajo aŭ eĉ simple rekte traveturi post mallonga halto. Walter KLAG
|