LeterojLasta vortoEn ligo kun la artikolo Ge(j)edziĝoj (MONATO 2012/12, p. 12) mi opinias la jenon. Dum gepatroj, kiuj naskas, flegas kaj edukas siajn infanojn, konstante zorgas, ke ili ne falu sub iuj malbonaj influoj, jen iuj urbestroj organizas publikan propagandadon de ekstravaganco kaj perverseco sub la preteksto pri „homaj rajtoj”. Gepatroj ne voĉdonu por tiaj urbestroj! Atanasije MARJANOVIĆ Serbio Sendube ekzistas perversuloj inter samseksemuloj, same kiel ekzistas perversuloj inter malsamseksemuloj. Sed nomi ĉiujn samseksemulojn perversaj estas kontraŭetike kaj humilige por granda parto de la socio. Per tiu ĉi lasta vorto MONATO nun fermas la diskuton.
|