MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

KOMETOJ

Ne ĉio brilanta estas diamanto

El astronomia vidpunkto la ĵus komenciĝinta 2013 povos plej verŝajne esti memorata kiel la jaro de kometoj: niajn ĉielojn vizitos du kometoj, el kiuj precipe unu, nome Ison, sin anoncas „spirhaltiga”. Ĝi brilos same multe kiel plena luno kaj oni havos la eblon eĉ dumtage ĝin admiri. Laŭ la diro de pluraj fakuloj, povus temi pri eĉ la plej bela kometo de la lastaj cent jaroj.

Us-modo

La nuraj timoj, kiuj pravigas ĉi-momente la uzon de us-modo (kondicionalo), estas ligitaj al la eventualo, ke la kometo Ison ne postvivos sian trairon tro proksime al la suno kaj sekve estos diserigita. Laŭ oficialaj antaŭvidoj ĉi tiun vere nekutiman objekton gastigos la ĉiela volbo de novembro 2013 ĝis januaro 2014, do dum plurmonata tempodaŭro. Oni tial ne prezentu la alibion, ke oni prie forgesis: temas pri grava, baldaŭ neripetebla evento.

Freŝa malkovro

Ison estas kometo tiel nomata tanĝa, ne perioda, malkovrita tre freŝe, en septembro 2012, de Vitali Nevski el Belorusio kaj Artjom Noviĉonok el Rusio. Ili utiligis teleskopon kun diametro de (nur) 0,4 metroj en la rusa areo de Kislovodsk. En la tago de la malkovro, la kometo troviĝis 615 milionojn da kilometroj for de la suno, alivorte (kaj pli simple) iom ekster la orbito de Jupitero. Ĝia oficiala nomo estas C/2012 S1 ISON, kio povas esti jene klarigita: C ĉar ĝi ne estas perioda, 2012 ĉar ĝi estis malkovrita pasintjare, S1 ĉar ĝi estis la unua trovita en septembro, ISON ĉar la tuta malkovra operacio okazis enkadre de programo nomita ISON, aŭ anglalingve International Scientific Optical Network.

Baldaŭa rendevuo

Rimarkindas, ke en 2013 okazos ankaŭ mallongdistancaj renkontiĝoj kun asteroidoj. Estos, por la ŝatantoj de astronomio, ankaŭ kelke da lun-eklipsoj kaj, kiel ĉiujare, falsteloj. La rendevuo kun Panstarrs, la unua kometo de la jaro, okazos la venontan marton. Ĝuu la vidaĵon!

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07