Moderna vivoSPORTOAera kurieroSukceson rikoltis pollandaj kolombobredistoj ĉe la 33a internacia olimpiado de kurierkolomboj. La olimpiado okazis ĉi-januare en la slovaka urbo Nitra (ĉ. 100 km norde de la ĉefurbo Bratislavo). La poloj gajnis kvin medalojn en ok sportkategorioj, kaj partoprenis 32 ŝtatfederacioj. La internacia federacio de bredistoj de kurierkolomboj, kun membroj en 56 landoj, okazigas internacian olimpiadon ĉiun jaron. La venonta okazos en Hungario. Julius HAUSER
|