Moderna vivoAŬSTRIOPirataj rajtoj„Piratoj” estas internacia politika movado ankaŭ en Aŭstrio. Nun piratemaj studentoj fondis memstaran asocion por kundecidi sur universitata nivelo. En februaro ili okazigis gazetaran konferencon en kafejo malantaŭ la viena universitato. Jen iliaj ĉefaj postuloj: neniuj studkotizoj; prelegoj ne nur en la universitato sed ankaŭ rete pere de privata komputilo, por tio senkosta programaro; pli da rekta, baza demokratio. Walter KLAG
|