Moderna vivoAŬSTRIOMortinta malaperinta medicinistoFine de 2012 viena medicinisto senspure malaperis (MONATO 2013/04, p. 13). Tri monatojn poste promenanto trovis lin mortinta sub arbustoj en la Viena Arbaro. La kuracisto mortigis sin per superdozo da dormigilo. Pro troa laboro li ne vidis eblon daŭrigi sian vivon. Ne nur lia familio estas ŝokita; ankaŭ mi, ĉar mi kelkfoje preteriris la lokon, kie kuŝis la mortinto. Walter KLAG
|