LeterojWodehouse kaj la filozofojŜajnas, ke kaj la tradukinto de La pensemaj kokinoj kaj via recenzinto miskomprenis la ŝercon pri la kokino, kiu volis legi la verkojn de la filozofoj (MONATO 2013/08-09, p. 29). La ĉefpunkto estas, ke Wodehouse ne estis filozofo, sed la kompatinda, neklera kokino ne sciis tion. Jen ĉio. La komikeco de la rakonto baziĝas sur la fakto ke la verkoj de Wodehouse estas nek profundaj nek kompareblaj kun filozofiaj libroj, kontraŭe al la analizo de s-ino Carol. Bedaŭrinde, la provo de la tradukinto, „enhejmigi” la rakonteton en esperantan medion tute senigis ĝin je ĝia humura fino, kaj restas nur banalaĵo pri iu, kiu volis legi malfacilajn aŭtorojn kaj finfine trovis pli facilan. Ni rimarku ankaŭ, ke la nomoj de ĉiuj filozofoj (inkluzive la nefilozofon Wodehouse) komenciĝas per la sama litero, kio ankaŭ perdiĝis en la esperanta versio. Martin PURDY Nov-Zelando
|