Moderna vivoGASTRONOMIOKafo-klaĉoEn hotelo de la albana ĉefurbo Tirano unuafoje malfermiĝis kafofoiro. Prezentis siajn produktojn pli ol deko da kompanioj. La albanoj estas grandaj kafo-amantoj, jare konsumante pokape 25 kg. Kafo alvenis dum la otomana epoko kaj restis, kvankam albanoj trinkas ankaŭ teon. FunebrojDum la komunisma reĝimo kafo estis limigata kiel ĉiuj aliaj manĝoj. Cirkulis eĉ anekdoto pri iu en la urbo Shkoder, kiu ĉeestis ĉiujn funebrojn nur por trinki kafon. En tiaj okazoj oni rajtis aĉeti pli grandan kvanton da kafo kaj viando. Oni uzas kafon ankaŭ en parfumproduktado, en kosmetikaĵoj kaj en medicino. Bardhyl SELIMI
|