Moderna vivoAŬSTRIOTrame sendrameSen bileto tramveturi en Graz [grac], la ĉefurbo de la aŭstra federacia lando Stirio (Steiermark), nun eblas dum la tuta tago kaj dum la tuta semajno. La oferto tamen validas nur en la urbocentro kaj kelkaj apudaj stratoj. Ĉe biletvendaj aŭtomatoj aperas informoj pri la stratoj, en kiuj la tramo senpage uzeblas. Ankaŭ hundoj ne plu bezonas bileton. Ili jam havis problemojn enĵeti monerojn en la aŭtomatojn. Walter KLAG
|