SciencoNUTRA SEKURECOKiam nutraĵo kaŝas putraĵonEn 2008 okazis granda skandalo en Ĉinio, kiam kelkaj kompanioj vendis pulvorigitan lakton, al kiu ili laŭplane aldonadis melaminon (toksan substancon), por ŝajnigi, ke ĝi enhavas grandan kvanton da proteino. Oni nombras, ke 300 000 infanoj estis viktimoj de tiu fraŭdo, dum 54 000 enhospitaliĝis kaj 6 mortis pro damaĝo en la renoj kaŭzita de melamino. La ĉefa kulpulo pri la tuta afero estis la ĉina kompanio Sanlu, 43 % el kies akcioj posedis la nov-zelanda kompanio Fonterra. Multaj aliaj kompanioj partoprenis en la fraŭdo. Post la skandalo, Sanlu ruiniĝis, dum Fonterra perdis ne nur monon, sed ankaŭ sian reputacion. Kelke da homoj estis kondamnitaj pro la afero, kaj du el ili estis ekzekutitaj. Jiang Weisuo, kiu unue avertis la aŭtoritatojn pri la aldonado de melamino al la laktaĵoj, estis murdita en Xi'an pasintjare, kvankam ne estas klare, ĉu la murdo efektive rilatas al la averto. Pulvorigita laktoEn 2013 okazis alia fiasko ĉe Fonterra, kiam ĝi revokis pulvorigitan lakton, destinitan al beboj. Ĉi-foje la kialo estis la ebla ĉeesto de la bakterio Clostridium botulinum, kiu kapablas kaŭzi botulismon. Fonterra revokis la infektitajn ujojn jam distribuitajn en Nov-Zelando aŭ eksportitajn al eksterlando (Ĉinio, Sri-Lanko kaj aliaj ŝtatoj). Theo Spierings, la direktoro de Fonterra, tuj flugis al Ĉinio por klarigi la manierojn elektitajn de Fonterra por haltigi la vendadon de ĝiaj eble infektitaj produktoj. Gary Romano, unu el la estroj de Fonterra, eksiĝis pro la eraroj, kiuj antaŭis la disdonon de la koncernataj produktoj. Ŝajnas, ke neniu infano spertis botulismon pro tia lakto. En aŭgusto 2013 oni anoncis, post 195 pluaj testoj ĉe diversaj laboratorioj, ke la bakterio estis unue misidentigita. Temis pri la bakterio Clostridium sporogenes, kiu ne kaŭzas botulismon, kvankam ĝi ofte troviĝas en la grundo kaj en putraj manĝaĵoj. La konkludon, ke ĝi estas C. botulinum, estis farinta AgResearch (ŝtata agrikultura organizaĵo). La postajn analizojn plenumis aliaj laboratorioj en Nov-Zelando kaj en Usono por la ministrejo pri primaraj industrioj. Tio, kio okazis, igis plurajn eksportistojn de la supre menciitaj produktoj perdi multan monon, ĉirkaŭ po du milionoj da NZ-dolaroj monate. La registaro tial decidis starigi fonduson de du milionoj da NZ-dolaroj por kompensi la malgrandajn kaj mezgrandajn kompaniojn koncernatajn. PomojLa 25an de septembro 2013 la ministrejo pri primaraj industrioj raportis, ke Nov-Zelando haltigis la eksportadon de pomoj al Ĉinio ĝis la fino de la sezono, ĉar ĉinaj oficistoj trovis putraĵon en tri ekspedaĵoj de pomoj. La putradon kaŭzis la fungo Neofabraea alba, kiu ne kunportas riskojn pri nutra sekureco. La nov-zelanda registaro kaj la horta industrio diskutas nun la aferon kun ĉinaj oficistoj. La putrintaj pomoj devenis de kelkaj pakejoj en Hawke's Bay. Ĝis tiam Nov-Zelando eksportis 320 000 tunojn da pomoj al diversaj landoj kaj, el ili, 9 500 iris al Ĉinio. MieloSimilaj faktoj cetere ne estas maloftaj aliloke. Indas ekzemple mencii, ke en aŭgusto 2013 la angla ĵurnalo Sunday Times raportis, ke la t.n. Food Standards Agency (Organizaĵo por normoj pri manĝaĵoj) publikigis averton, laŭ kiu iuj mieloj vendataj en Britio kiel manuko-mieloj fakte venas de alia fonto. Mielo de la manuko-arbusto (Leptospermum scoparium) estas pli multekosta ol aliaj mieloj, pro la kuracaj ecoj, kiujn ĝi havas laŭ la produktantoj de vera manuka mielo. Necesas analizi la polenon en la mielo por determini la fonton de la mielo. Por rajti la uzadon de unuflora nomo, mielo devas enhavi minimume 70 % de tiuflora poleno. ZorgemoFojfoje alarmo pri ebla danĝero en iu manĝaĵo estas pravigebla, kelkfoje ne. Sed ja estas pli bone erari pro troa zorgemo ol pro troa neglekto kaj maldiligento. Estas bedaŭrinde, ke industriistoj ne ĉiam rigardas la aferon sammaniere. D. E. ROGERS
|