Moderna vivoSLOVAKIODek jaroj da helpoKvar landojn evoluige helpas Slovakio. Temas pri Kenjo, Sud-Sudano, Afganio kaj Moldavio. Diskutataj estis i.a. la principoj de la slovaka evoluiga helpo dum internacia konferenco en Bratislavo, Slovakio, en oktobro. Malfermis la konferencon la slovaka vicĉefministro Miroslav Lajčák [lajĉak]. Ĉeestis pli ol 150 delegitoj el la kvar landoj kaj ankaŭ la EU-komisionano pri evoluo Andris Piebalgs. Jen la 10a datreveno de la komenco de slovaka evoluiga helpo. Julius HAUSER
|