Moderna vivoFILATELOPoŝtmarko premiitaSukceson rikoltis slovaka poŝtmarko ĉe konkurso en Vieno. La marko, kiu gajnis la kvaran premion, montras du leĝe protektatajn kreskaĵojn: saxifraga mutata (saksifrago) kaj loiseleuria procumbens (alpa azaleo). La fono de la poŝtmarko-folio ilustras parton de la nacia naturparko Malaltaj Tatroj (slovake Nízke Tatry) kun flaŭro kaj faŭno de la tatra monto Salatin (1630 m), kie troviĝas tiuj raraj kreskaĵoj. Julius HAUSER
|