PolitikoDEFENDADOMilita kunlaboroEn novembro vizitis Serbion la rusa ministro pri defendado, Sergej Ŝojgu. Kun la serba ekvivalento, Nebojša Rodić, li diskutis militan kunlaboron. Tiel evidentas, ke Rusio montras intereson pri Balkanio. Rusion eble provokis i.a. interparoloj pri nova usona militbazo en Constanţa, Rumanio. La rusoj decidis transformi sian bazon en Niš, Serbio, en militbazon, malgraŭ tio, ke Serbio oficiale milite neŭtralas. NeŭtralecoJen stranga neŭtraleco, kiam Usono posedas ankaŭ bazon en Kosovo, kiu laŭ la serba registaro estas parto de Serbio. Laŭ oficiala komunikaĵo post la ministra renkontiĝo, la du landoj progresigos kunlaboron de militaj industrioj, de specialistoj pri alta teknologio kaj pri modernigo de armiloj. Dimitrije JANIČIĆ
|