PolitikoKORUPTODemisias rektoroPost ok tagoj da manifestacioj kaj protestoj demisiis la rektoro de la kosova ŝtata universitato Hasan Prishtina. Studentoj postulis la eksigon de la rektoro Ibrahim Gashi, kiu, ili diris, respondecis pri vasta koruptado tra la universitato. Eĉ lia profesora titolo dubindas, laŭ la studentoj. La rektoron apogis la reganta demokratia partio de la ĉefministro Hashim Thaçi [taĉi]. Tiu proponis, ke komisiono, postulata de la studentoj, kontrolu ankaŭ la statuson de la diplomoj de ĉiuj deputitoj. Tion rifuzis la parlamento. Laŭ politikaj analizistoj, la protestoj en februaro celis efektive la registaron, ne nur la universitaton, pro amasa senlaboreco kaj korupto en Kosovo. Bardhyl SELIMI
|