MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Kolekto da lingvaj artikoloj, aperintaj en Heroldo

Kiu ne konas André Cherpillod [ŝerpijó], almenaŭ en la franca Esperanto-medio? Li verkis multajn librojn en la franca kaj en Esperanto. Fojfoje pri la samaj temoj, ekzemple, pri la historia tiel nomata „Johana d' Arko”, kiu, verŝajne, ne estis bruligita en Rouen en 1430 – spite al tio, kion la oficialaj katolikaj historiistoj delonge gurdas al ni.

Cherpillod verkis multajn broŝurojn en la franca por konatigi nian lingvon internacian kaj ties meritojn, ekzemple, en la konstruado de vere popola Eŭropa Unio. Sed kiel aŭtoro, verkanta rekte en Esperanto, li rolas de multaj jaroj kiel kleriganto pri bazaj gramatikaj konoj de nia lingvo. Tiuteme mi citos nur kelkajn, per kiuj mi povis pliprofundigi miajn konojn: La fundaj tekstoj de Esperanto; La gramatika karaktero de la esperantaj radikoj; Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo; La tradukarto kaj ties problemoj. Mi varme konsilas al verkemuloj la legadon de tiuj du lastaj (plu disponeblaj). La stilo estas klara, la argumentoj estas bazitaj sur racia logiko kaj – ĉefe – sur multaj ekzemploj kaj ties fontoj.

Al la bazoj

Nu, en sia lasta libro, Cherpillod revenas al la bazoj de nia lingvo, nepre konindaj, se ni volas, ke Esperanto post 126 jaroj da disvolviĝo plu ekzistu kiel internacia komunikilo. Jam la titolo estas ia vort-ludo : La „fundaj komentoj” pensigas pri la „Fundamento”, tiu netuŝebla mejloŝtono!

La leganto povas ŝvebi de ĉapitro al ĉapitro, laŭguste, ĉar temas pri kolekto da lingvaj artikoloj, aperintaj en Heroldo de Esperanto. Jen kelkaj: Internacieco de geografiaĵoj, „Aŭtobuso” vera universala vorto, kvankam artefarita!, Metaforoj: ĉu internaciaj?, Kial duspecaj landnomoj?, Ĉu „li grandas” estas sinonimo de „li estas granda”?, JES, NE: ne-internaciaj kutimoj, La tri specoj de adverboj. Kaj tiel plu.

Kio estas rimarkinda en la metodo de Cherpillod, tio estas lia konstanta reveno al la bazoj de Esperanto, kiujn li ĉerpas (jes ja!) el la Fundamento kaj la plej klasikaj verkoj de Zamenhof mem. Kelkfoje li havas dubojn pri iu temo, fojfoje li rimarkas eraron de Zamenhof, kiun tiu ĉi korektis poste. Esperanto ne estas perfekta lingvo (tiaĵo ne ekzistas), sed ĝi havas multajn bonajn kvalitojn. La aŭtoro substrekas precipe la internaciecon de nia lingvo (ne nur en la vortprovizo, sed ankaŭ en la sintakso). Li bedaŭras, ke tiu internacieco estas kelkfoje malrespektata pro neutilaj neologismoj. Li ankaŭ batalas kontraŭ la nuna kutimo anstataŭigi la ĉapelitajn literojn per iksoj. Kompreneble, la leganto rajtas havi malsaman opinion, sed estas malfacile rebati la argumentojn de la aŭtoro, ĉiam bazitaj sur racia pensado kaj ekzemploj kun precizaj referencoj.

1800 paĝoj

Ne eblas nei la kompetentecon de la aŭtoro (kiu jam verkis pli ol 1800 paĝoj pri Esperanto). Bedaŭrinde, okazis multaj polemikoj pri liaj artikoloj, kun kelkfoje malhonestaj sintenoj (ekzemple, misprezento de tio, kion li skribis). Ĉar la aŭtoro estas memdefendo-kapabla, li ne hezitas aldoni al siaj artikoloj kromajn rimarkojn, titolitajn Vage tra la deliraj recenzoj, kiujn li enpaĝigis en kadro fine de paĝo, por klare dispartigi ilin de la koncerna artikolo. Mi konfesas, ke mi ĝuis la legadon de tiuj aldonoj, jes, malgraŭ ilia polemika aspekto, pro la ironia tono, kiu, verŝajne, ne plaĉos al ĉiuj, sed amuzis min!

Pierre GROLLEMUND
André Cherpillod: La fundaj komentoj. Kolekto da lingvaj artikoloj. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2013. 109 paĝoj. ISBN 978-2-36620-012-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07