PolitikoDEFENDADOVice, grade, kunlaboreDefenda kunlaboro kaj preparado de komuna batalgrupo troviĝis inter la temoj diskutataj dum pintkunveno de la membroj de la Viŝegrada Grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio) en marto. La ministroj pri defendado de la koncernaj ŝtatoj kunsidis en Viŝegrado, Hungario, ankaŭ kun tiuj de Aŭstrio, Slovenio kaj Kroatio. Kune ili diskutis la sekurecan situacion en Ukrainio kaj en Balkanio kaj ankaŭ la disvolvon de defendaj militaj ebloj en meza Eŭropo. Julius HAUSER
|