PolitikoSLOVAKIOKaritato-kandidatoFine de marto 2014 pli ol 4,4 milionoj da geslovakoj voĉdonis por nova prezidanto. Fakte nur 50,48 % (2009: 51,67 %) partoprenis la balotojn. Venkis kun 1,3 milionoj da voĉoj la civila kandidato, entreprenisto kaj milionulo Andrej Kiska (51-jara). En la dua loko, kun 893 841 voĉoj, restis la ĝisnuna ĉefministro Robert Fico, prezidanto de la socidemokrata partio. Entute kandidatis 14 homoj por la prezidanta posteno. Kiska estas senpartiulo. Lin favoris tiuj, kiuj ne kredas pri la promesoj de la nuntempaj politikaj partioj. Lia prezidanta kandidateco baziĝis sur karitataj projektoj. Kun koroEn 2006 li fondis neprofiteman karitatan asocion Bona anĝelo (slovake Dobrý anjel), kies administran konsilion li prezidis ĝis 2013. Li verkis du librojn: Prenu la vivon en viajn manojn kaj Vojo de manaĝero el infero, aŭ kiel sukcesigi karitaton kun koro. La prezidanton oni elektas en Slovakio por servi kvin jarojn. La oficiala enpostenigo okazos en junio kaj la unua eksterlanda vizito de Kiska okazos en Ĉeĥio. Julius HAUSER
|