Moderna vivoAŬSTRIODe bretoj al ŝrankojĈu vi havas legitajn librojn kaj ne plu spacon sur viaj librobretoj? Ĉu neniu antikvaĵisto volas ilin aĉeti? Ĉu al neniu vi povas ilin donaci? Do iru al unu el la malfermitaj libroŝrankoj, kiuj staras kelkloke en Vieno. Enmetu librojn, prenu aliajn, senpage, tagon kaj nokton. Estiĝas ekvilibro el dono kaj preno. AsocioSed – ho ve! Vento kaj pluvo, brutalaj analfabetoj kaj stultaj ebriuloj fojfoje damaĝas tiujn kulturajn instalaĵojn. Tial estis fondita asocio, kiu kolektas donacojn kaj de tempo al tempo riparas la kestojn. Intertempe eĉ en la viena medicina universitato staras unu el tiuj ŝrankoj. Studentoj enmetas kaj elprenas uzitajn librojn kaj manuskriptojn, tiel ŝparante monon. Walter KLAG
|