Moderna vivoAŬSTRIOMildas la vintro, mildas la fakturojEn Aŭstrio la kvare plej varma vintro de pli ol cent jaroj – la sekvoj estas ĉefe favoraj. En normala vintro bezonatas multe da salo kaj ŝtonetoj por ebligi sekuran aŭtotrafikon. En la pasinta vintro maloftis neĝo kaj glacio. Tial oni ŝparis 22 milionojn da eŭroj por materialo kaj laborpagoj. Salon kaj ŝtongruzon oni ja povas uzi venontan vintron. NaftoKrome ĉiu hejmo ŝparis 100 eŭrojn pro la pli malaltaj hejto-kostoj. Sume por Aŭstrio tio estas 370 000 000 eŭroj. Tio signifis malpli da importitaj nafto kaj tergaso. Plia sekvo estis draste falantaj energio-prezoj. Ebla plia rezulto: la gripo kaj gripecaj infektoj maloftis dum la malvarma sezono. Walter KLAG
|