Moderna vivoFILATELOPrezidanto-poŝtmarkojOkaze de la inaŭguro en junio de la kvara slovaka ŝtatprezidanto, Andrej Kiska, la slovaka poŝto (slovake Slovenská pošta) eldonis poŝtmarkon kun lia portreto. La prezidant-portreta poŝtmarko, kun nominala valoro de 0,45 eŭroj, estas emisiita en ok milionoj da ekzempleroj. La poŝtmarkon kreis la pentristo Vladislav Rostoka. Poŝtmarkoj kun portreto de prezidanto havas longan tradicion en Slovakio (kaj en la iama Ĉeĥoslovakio), sed en la mondo tiaj poŝtmarkoj estas nekutimaj. Prezidant-portretajn poŝtmarkojn regule eldonas, krom Slovakio, nur Ĉeĥio kaj Estonio. Julius HAUSER
|