SciencoBIOETIKOMortoturismo en Eŭropo kreskasLa rajto morti estas de longa tempo diskutotemo en la tuta mondo. Antaŭ fortega homsufero senelira, kontraŭ kiu la medicino ne povas multon proponi, alvenas la momento, kiam ekaperas ideoj pri la tiel nomataj „eŭtanazio” kaj „helpo al memmortigo”. Kaj ĉi tiuj ideoj kuntrenas tutan serion da konsideroj sciencaj, religiaj, filozofiaj, moralaj (per unu adjektivo: bioetikaj). KonsciencoEn iuj landoj oni laŭleĝe malpermesas tiujn agojn severe. En aliaj ŝajne oni kompateme permesas, ke suferantoj (ĉu konscie, ĉu nekonscie) ricevu morton sendoloran, asiste de medicinistoj. En Svislando la leĝoj ne klare starigas regulojn tiurilate, kaj ekzistas strukturoj (jam malkovrataj ankaŭ de fremduloj), kie eblas prezenti peton pri helpado de memmortigo. En Usono granda plimulto de la kuracistoj rifuzas favori ies morton, inkluzive de la okazoj pri eŭtanazio, pro motivoj de konscienco. SvislandoStatistikoj lastatempe publikigitaj de la revuo Journal of Medical Ethics klare montras, ke en la lastaj jaroj la tiel nomata „mortoturismo” duobliĝis en Svislando, precipe en la kantono Zuriko. Alivorte, pli kaj pli da homoj veturas al tiu centreŭropa lando kun la unusola celo fini indamaniere la propran vivon. Inter 2008 kaj 2012 pli ol 600 eksterlandanoj atingis tial Svislandon. Ilia aĝo variis inter 23 (!) kaj 97 jaroj (mezume 69). Pli multaj el ili estis virinoj (58 procentoj). Plej oftaj diagnozoj priis neŭrologiajn malsanojn, kanceron kaj reŭmatologiajn misfartojn. La „turistoj”, ĉi-okaze tute ne interesitaj pri la naturaj aŭ artaj allogaĵoj de la loko, venis el pli ol 30 landoj, plej multnombre el Germanio kaj Britio. Paulo Sérgio VIANA
|