Moderna vivoHOMAJ RAJTOJKreskas infano-komercadoPli ol du miliardoj da homoj ne estas adekvate protektataj de sia landa leĝaro kontraŭ homkomercado, laŭ raporto de la UN-Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado (UNODC). Krome maltrankviligas la eta kvanto de krimuloj kondamnitaj pro homkomercado. La raporto, prezentita en Vieno, montras, ke unu el tri viktimoj de homkomercado estas infano – pliiĝo de 5 % kompare kun la periodo 2007-2010. Knabinoj konsistigas du el ĉiuj tri infanaj viktimoj kaj, kune kun virinoj, ili konsistigas 70 % de ĉiuj viktimoj. Laŭ Jurij Fedotov, la direktoro de UNODC: „Bedaŭrinde la raporto montras, ke en la mondo ne estas loko, kie infanoj, virinoj kaj viroj trovas sin sekuraj kontraŭ homkomercado.” Cetere la oficialaj donitaĵoj, kiujn komunikis la landaj aŭtoritatoj, malkaŝas la fakton, ke verŝajne la skalo de moderna sklaveco estas multe pli granda. EkspluatatajEkzistas tra la mondo regionaj diferencoj. Viktimoj en Eŭropo kaj Centra Azio estas ĉefe virinoj sekse ekspluatataj, dum en Orienta Azio kaj la pacifika regiono temas pri laboro deviga. La plimulto de la fluoj de homkomercado estas interregiona: pli ol ses el 10 viktimoj transiras almenaŭ unu ŝtatan limon. La raporto emfazas la senpunecon, kiu kiel antaŭe restas serioza problemo: 40 % de la landoj registris malmultajn aŭ neniujn kondamnitajn krimulojn. Laŭ Fedotov: „Eĉ se la plimulto de la landoj krimigus homkomercadon, restus multaj homoj en landoj, kiuj ne plenumas internaciajn normojn por certigi protekton.” Li aldonis: „Tio estas ŝanĝenda. Ĉiu lando devas akcepti la UN-konvencion kontraŭ translima krimeco kaj dediĉi sin al la plenumo de ĝiaj klaŭzoj.” Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno
|