PolitikoINTERNACIAJ RILATOJMalmulte da progresoKunvenis antaŭ nelonge en Nepalo membroj de la jam 30-jaraĝa Sud-Azia Asocio por Regiona Kunlaboro. La asocio celas kreski laŭ la modelo de Eŭropa Unio, sed malgraŭ multaj promesoj testudas la progreso. Malfacile estas kunigi la manojn de la ĉefministroj de Barato kaj de Pakistano. Alia komplikaĵo konsistas en tio, ke ŝajne ankaŭ Ĉinio volas aliĝi, tamen Barato ne montras sin entuziasma. Nun la diversaj popoloj sin demandas, kion fakte faras la asocio. Navin SHRESTHA/pg
|