Moderna vivoJAPANIOKiel fini la vivon?Lastatempe, brita filmo Still Life („Kvieta vivo” aŭ „Muta naturo”) akiris favoron en Japanio. La heroo laboras ĉe loka konsilio en suda Londono. Lia tasko: serĉi parencojn de tiuj, kiuj mortis solaj kaj nezorgataj. Ankaŭ en 2008 japana filmo pri juna funebraĵisto, kiu iom post iom sentis fieron pri sia laboro, ricevis grandan aplaŭdon. Kredebla kialo de la populareco de tiuj filmoj estas, ke ankaŭ en Japanio, ne nur en grandaj urboj sed ankaŭ en kamparaj regionoj, multiĝas solecaj mortoj. Kaj nun homoj komencas serioze konsideri kiel fini sian vivon, kaj kiel aranĝi la funebran riton kaj tombon. Ĝis antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj funebrajn ritojn en Japanio prizorgis komunumoj kaj budhismaj temploj, kvankam laŭloke malsimilis tradicioj kaj funebraj manieroj. Najbaroj aranĝis la tutan procezon, gvidate de plejaĝuloj kaj invitante budhismajn bonzojn. Ĉiu familio apartenis al budhisma templo, kie ĝi havis sian familian tombon. Ne plu prizorgatajTamen, pro rapida ekonomia evoluo post la 1960aj jaroj, multaj homoj translokiĝis en grandajn urbojn. Provincaj komunumoj komencis disfali, kaj multaj tomboj ne plu estas prizorgataj. En la urboj ne formiĝis novaj komunumoj kaj malfacilis al urbanoj aĉeti novajn tombojn pli proksimajn. Kaj en provincoj kaj en urboj la respondecojn de tiamaj komunumoj transprenis komercaj funebraĵistoj. Sed la komercigo de funebroj altigis la kostojn. Raportite estas, ke funebro en Japanio kostas la ekvivalenton de 16 900 eŭroj, kompare kun en Britio 904, Germanio 1 455, Koreio 2 742 kaj Usono 3 265. Rezulte, en la lastaj kelkdek jaroj multaj homoj, precipe en grandaj urboj, komencis pridubi kaj pripensi la nunajn funebrajn ritojn. Aliaj kritike rigardis la budhismajn templojn, kiuj tradicie monopoligis funebraĵojn. Laŭmona diskriminacioEkzemple, oni atentigas pri tradicio, laŭ kiu mortinto ricevas budhisman nomon, pro kio la familio pagas al la templo. Se ili volas imponan nomon, ili multe pagas, foje ekvivalenton de pli ol sep mil eŭroj. Ĉi tiu laŭmona diskriminacio kontraŭas la instruon de Gotama Budho, la kreinto de budhismo. Tial, kvankam la plimulto de la japanoj ankoraŭ celebras tradiciajn funebrajn ritojn, multaj ekserĉas novan manieron por elmondiĝi laŭ propra iniciato kaj gusto. Laŭ enketo, jam ĉirkaŭ 30 % de la mortintoj en Tokio estas kremaciataj sen funebraj ceremonioj. Anstataŭ tradiciaj ritoj, okazas amikara renkontiĝo memore al la forpasinto. Kelkaj preferas, ke iliaj cindroj estu ĵetitaj en la maron aŭ enterigitaj sub arbon ol lasitaj sub malvarma ŝtona tombo. ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
|