Moderna vivoJAPANIOOno da kimono-portantojLa japana vestaĵo „kimono” prezentas simbolon de la landa kulturo. Tamen malpliiĝas la nombro de kimono-portantoj. Kvankam antaŭ 30-40 jaroj japanaj maljunuloj ĝin surhavis, nun normalas, ke ili portas okcidentajn vestaĵojn. Oftas, ke junuloj neniam surhavis kimonon. Kimono kaftane aspektas kaj montras diverskolorajn bildojn aŭ desegnaĵojn. En la japana „kimono” signifas laŭvorte „surhavaĵo” aŭ „vesto”. Aĉeti kimonon malsamas ol aĉeti okcidentan veston. Unue, ĝi ne vendatas en normala fasonejo, sed en fakfasonejo nur por kimonoj, nomata gohukuja. Due, ĝi estas fasonata el plena vestoŝtofo laŭ la korpo de la mendinto kaj necesas preskaŭ unu monato por ĝin finfari. Ĝi kostas minimume 30 000 enojn (proksimume 220 eŭrojn). CeremonioNuntempe malmultas okazoj, kiam japanoj surhavas kimonon. Temas pri tradiciaj aŭ memorigaj okazaĵoj, kiel novjara vizito al sanktejo aŭ geedziĝa ceremonio laŭ tradicia maniero. Sed eĉ tiam oni ofte ne plu portas kimonon. Raportite estas, ke kriziĝas la kimono-industrio. En 2011 la brita novaĵo-servo BBC informis, ke, ĉar oni ne aĉetas kimonojn, la laboristoj ne povas sin vivteni kaj ne venas junuloj por lerni kiel fasoni kimonojn. Aliflanke la estonteco ne tute nigras. Gazeto en Finnlando raportis, ke ĝinzoŝtofa kimono videblis dum modo-foiro. Hodiaŭ ne necesas vivi kiel la prapatroj kaj, ekzemple, porti kimonon en ĉiutaga vivo. Eblas nun ĝui nunajn kaj novajn kimonoformojn. Ne malpliiĝis okazoj por ĝin surhavi, kaj kimonon porti ebligas al junuloj sperti popolvestaĵon. SEŜIMO Masaja
korespondanto de MONATO en Japanio
|