LeterojDankon pro la kolorojMi ricevas MONATOn danke al la helpo de donacantoj, kiuj tre ĝentile abonas nin, nepagipovajn esperantistojn. Mi planas sendi denove artikolojn pri Kubo, kiel mi faris en pasintaj jaroj. Mi ĝojas, ke vi pensis pri ni, kiuj ricevas la paperan version, kaj ke finfine ankaŭ ĝi estas tutkolora. La junia numero estas tre bela kaj interesa. Yoandra Isabel RODRÍGUEZ
Kubo
|