LeterojNe kapablajResponde al Facilas priskribi, malfacilas preskribi de Paul Gubbins (MONATO 2015/06, p. 5) mi volas diri, ke dum multe da jaroj mi ĉiam denove aŭdas la devizon „Afrikaj solvoj por afrikaj problemoj”. Ŝajnas al mi tamen, ke Afrika Unio ĝis nun simple restas silenta kaj rifuzas akcepti la respondecon pri sia propra kontinento. La eskapado de la rifuĝantoj al Eŭropo trans Mediteraneon montras, ke la afrikanoj grandparte ne estas kapablaj mastri la radikojn de siaj propraj problemoj sen fremda helpo. Mikaelo SIMS
Anglio
|